Universitato de Karibio

Universitato de Karibio
publika universitato
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
moto Oriens Ex Occidente Lux
Lumo leviĝas de la okcidento
Informoj
fondodato 1948
Situo
Geografia situo 18° 0′ 21″ N, 76° 44′ 48″ U (mapo)18.0058-76.7467Koordinatoj: 18° 0′ 21″ N, 76° 44′ 48″ U (mapo)
lando Jamaiko, Trinidado, Barbados
Nombroj
nombro de studentoj 49 092 vd (stato: 2016)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Karibio (Jamajko)
Universitato de Karibio (Jamajko)
DEC
Map
Universitato de Karibio
vdr

La Universitato de Karibio aŭ en angla oficiale University of the West Indies estas publika universitata sistemo kun funkciado por 18 anglalingvaj landoj kaj teritorioj en Karibio: nome Angvilo, Antigvo-Barbudo, Bahamoj, Barbado, Belizo, Bermudo, la Britaj Virgulininsuloj, la Kajmanoj, Dominiko, Grenado, Gujano, Jamajko, Moncerato, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj la Grenadinoj, Trinidado kaj Tobago, kaj Turkoj kaj Kajkoj. Ĉiu el tiuj landoj estas ĉu membro de la Komunumo de NaciojBrita transmara teritorio. La celo de la universitato estas helpi "malfermi la eblojn por ekonomia kaj kultura kreskiĝo" en Karibio, tiele permesante plibonigon de la regiona aŭtonomeco. La Universitato estis origine instituciita kiel sendependa ekstera altlernejo de la Universitato de Londono.

Ekde la komenco de la Universitato, studentoj kaj altlernejoj estis agnoskataj je fakoj game el artoj kaj sciencoj, al negocado, politiko, kaj sportoj. Elstaraj ĉu lernantoj ĉu instruistoj inkludas du ricevintojn de Nobel-Premio, 61 de premio Rhodes, 18 nunajn aŭ iamajn karibiaj ŝtatestrojn, kaj unu ricevinto de medalo en Olimpiko.

La universiato konsistas el tri fizikaj kampusoj ĉe Mona en Jamajko, St. Augustine en Trinidado kaj Tobago, Cave Hill en Barbado kaj la Malferma Kampuso. Estas satelitaj kampusoj en Mount Hope, Trinidado kaj Tobago, (Altlernejo de Medicinaj Sciencoj) kaj Montego Bay, Jamajko, kaj Centro por Hotela kaj Turisma Administrado en Nasaŭo (Bahamoj). La aliaj kontribuaj landoj estas servataj pere de la Malferma Kampuso kiu havas fizikan ĉeeston kaj stabanaron ĉe ĉiuj el la 18 landoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy